3 ene 2006

ĈU ESPERANTO ESTAS FACILA?

Verkis Jardar Eggesbø Abrahamsen.

Oni ofte aŭdas ke Esperanto estas bela, neŭtrala, facilega kaj logika lingvo.

Unue, ĉu lingvo estas bela aŭ malbela, tio estas demando pri persona gusto.

Due, ĉu Esperanto estas neŭtrala? Iasence jes, ĉar ĝi ne apartenas al iu specifa lando, popolo aŭ politika partio. Sed imagu: Se Esperanto estus same prestiĝa kia la angla (kaj tio ja estas la celo, ĉu ne?), Esperanto tutcerte ankaŭ altrudus sin al aliaj lingvoj same forte. Tiam Esperanto ne plu estos tiom neŭtrala laŭ socia vidpunkto. Ja jam esperantistoj, kiam ili parolas nacilingve, enmiksas Esperantajn vortojn kiel kongresejo kaj denaska.

Lingvostrukture Esperanto tute ne estas neŭtrala, kion mi klarigos sube.

Trie, neniu lingvo estas logika. Logikaj sciencoj estas matematiko kaj kelkaj branĉoj de filozofio, do la t.n. "formalaj" fakoj. Lingvoj ne estas matematiko. Esperanto ankaŭ ne estas facilega. Ĝi ne havas nur 16 regulojn. La 16 reguloj estas esence nur didaktikaj (pedagogiaj) helpiloj. Necas distingi inter la lingvo mem kaj la lernado de ĝi.

LERNADO DE ESPERANTO

En niaj reklamoj ni ofte emfazas la facilecon de Esperanto, kaj iom malpli ofte emfazas ke Esperanto fakte devas esti lernata. Lerni lingvon estas streĉa afero. La gramatiko de Esperanto, (almenaŭ la parton de ĝi kiu estas prezentata en kursoj) estas relative facile lernebla. Sed per teoria gramatika kompreno oni ne aŭtomate lernas paroli la lingvon. Oni devas labori pri sia praktika uzo de la lingvo.

Kiel rimarkigis unu el miaj amikoj, tio povas eĉ esti, en kelkaj aspektoj, pli malfacile pri Esperanto ol pri aliaj lingvoj, ĉar la esperantlingvan komunumon oni devas mem aktive trovi: Ja ne ekzistas geografia regiono kie la enloĝantoj parolas Esperanton, kaj oni ordinare ne renkontas Esperanton en la ĉiutaga vivo ekster la Esperantaj rondoj.

Restas tamen la fakto ke per sufiĉa laboro Esperanto ŝajnas esti pli facile lernebla ol multaj aliaj lingvoj. Mi revenos al tio en la konkludo.

ESPERANTO NE HAVAS AZIAN GRAMATIKON

Oni ofte aŭdas ke Esperanto havas eŭropajn vortojn kaj azian gramatikon.

Sed ne ekzistas propra "azia" tipo de gramatiko. Verŝajne, kiam oni uzas tiun etikedon, oni pensas pri la aglutina strukturo de la lingvo, do ke ni faras vortojn per kunmetado de nevariaj elementoj.

Estas vero ke en Azio troviĝas lingvoj kun vortstrukturo simila al tiu de Esperanto, sed ekzistas tie ankaŭ alispecaj lingvoj. Kaj aglutineco troviĝas ankaŭ en Eŭropo. La turka kaj la suoma estas ekzemploj de aglutinaj lingvoj (kiuj estas geografie eŭropaj, sed ne apartenas al la hindeŭropa familio).

Ni eĉ trovas aglutinajn tendencojn en multaj hindeŭropaj lingvoj, ekz. en norvegaj dialektoj, kie oni diras mag-e (stomako), mag-e-n (la stomako), mag-a (stomakoj) kaj mag-a-n (la stomakoj). En tiu vorto -e signifas singularon, -a signifas pluralon, kaj -n signifas difinitecon.

Kelkfoje oni aŭdas alian klarigon pri Esperanto, ke ĝi strukture estas originala kreaĵo kiu kombinas trajtojn de aglutinaj lingvoj, izolaj lingvoj (t.e. lingvoj kun nudaj vortoj sen afiksoj ktp.) kaj "eŭropaj lingvoj".

Fakto estas ke lingvotipoj ne estas geografie limigitaj, do ne ekzistas "eŭropa lingvotipo", nek "azia lingvotipo", kvankam kelkaj vaste konataj eŭropaj lingvoj havas kelkajn komunajn trajtojn.

Eĉ pli interesa ĉi-rilata fakto estas ke tre multaj lingvoj havas kaj izolajn tendencojn kaj aglutinajn tendencojn, kaj samtempe eĉ fuziajn (fandajn) tendencojn. Mi jam menciis aglutinecan ekzemplon de norvegaj dialektoj, sed samtempe la norvega ĝenerale havas kaj izolajn trajtojn (ekz. ke oni indikas futuron ne per afikso sed per aldona vorto) kaj fuziajn tendencojn (ekz. "neregulajn" verbojn).

Do tiurilate Esperanto estas neniel originala, ĝi simple estas tute normala, kvankam preskaŭ ne havas fuziajn tendencojn (tio fakte okazas nur ĉe la sufiksoj -njo kaj -ĉjo).

VORTFARADO NE NECESE FACILAS

La aglutineco de Esperanta morfologio ne sufiĉas por konstati ke la lingvo estas facila: Ne sufiĉas la simpleco de la supraĵa aspekto de la lingvo, ekz. la rilato inter personaj kaj posedaj pronomoj kiel ŝi kaj ŝia.

Fakte, la plena gramatiko de Esperanto havas multe pli ol 16 regulojn, kaj same kiel ĉe aliaj lingvoj ni eĉ ne esploris ĉiujn gramatikajn trajtojn de la lingvo. Jen ekzemplo de "nelogika" komplikeco en Esperanto, kiu temas pri aglutina vortfarado, sed kiu tute ne estas parto de la 16 reguloj, kaj pri kiu oni ne lernas en kursoj:

Kiam ni faras kunmetitajn vortojn, ni povas kunmeti du substantivojn (ekz. aŭto-ŝoseo). Ni povas kunmeti ankaŭ substantivon kaj verbon (aŭto-veturi), aŭ adjektivon kaj adverbigitan substantivon (propra-okule).

Sed ni ne povas kunmeti verbon (ekz. lerni) kiel unuan parton de substantivo. Do lerni-libro ne eblas. Oni devas unue substantivigi la verbon, kaj diri lerno-libro, kvankam la nuda substantivo lerno apenaŭ ekzistas. Ordinare oni dirus lernado, ne lerno. La formo lerno en praktiko ekzistas nur en kunmetaĵoj, kaj ĝi ekzistas tie ĉar ne eblas uzi verbon (lerni-libro).

Kial la gramatiko kondutas tiel? Kaj ĉu tiu regulo atestas pri facileco kaj nekomplikeco? Kompreneble ne.

EKZISTAS PLI OL VORTFARADO

Gramatiko de lingvo ne limiĝas al farado de vortoj. Ekzistas ankaŭ ekz. sintakso kaj fonologio.

La sintakso de Esperanto tre similas al la sintakso de multaj vaste konataj eŭropaj lingvoj, kiuj hazarde kaj pro historiaj kaŭzoj havas kelkajn komunajn trajtojn. Kaj tia sintaksa strukturo kompreneble povas esti problemo por homoj kies gepatra lingvo havas tute alian strukturon.

Dum oni en Esperanto diras "la hundo kiu mordis la viron, manĝis la fiŝon", en la japana oni esence diras "viron mordis hundo fiŝon manĝis". Do sintakse Esperanto tute ne estas neŭtrala, sed tre similas al lingvotipo kiu ekzistas ekz. en Eŭropo.

La silaba strukturo de Esperanto permesas vortojn kiel tra, tamen ne rta aŭ nra. Povas ekzisti la vorto kvar, sed ne kfar. Kial? Kaj por multaj homoj kies gepatraj lingvoj devas havi vokalon inter ĉiuj konsonantoj, ankaŭ tra estas malfacila vorto, kvazaŭ se anglalingvano devus lerni lingvon kie tute ordinara vorto estas tmapr.

Apenaŭ estas hazardo ke ankaŭ la fonologio de Esperanto, ekz. la silaba strukturo, tre similas al multaj hindeŭropaj lingvoj troveblaj precipe en Eŭropo, la kontinento kie vivis Zamenhof. Eĉ en iama versio de la senmitiga paĝaro kie ĉi tiu artikolo aperas, mi legis ke estas malfacile decidi ĉu la fonologio de Esperanto "estas pli simila al la itala aŭ al la svahila". Fakte, la svahila havas nur malmultajn kombinojn de sinsekvaj konsonantoj, dum Esperanto tiurilate pli parencas al la pli komplika silabostrukturo de la itala.

En la sama alineo mi legis pri Esperanto ke "ĝia fonologio, ĝiaj sonoj apartenas al tiuj de kelkaj lingvoj en pluraj kontinentoj, kiuj estas konataj pro sia belsoneco."

Denove, belsoneco temas pri gusto kaj ne pri fonologio. Se oni nepre volas paroli pri beleco, oni atentu ke psiĥologie oni plej ofte trovas lingvojn belaj se neniam aŭ malofte ekzistas sinsekvaj konsonantoj. Esperanto ne estas tia lingvo.

Kaj fonologio fakte ne temas pri sonoj, sed pri la gramatika sistemo de la sonoj. Fonetiko temas pri sonoj, kaj en hazarde elektita lingvo oni povas trovi preskaŭ ĉiajn sonojn, simple ĉar fiziologie kaj akustike la limoj inter najbaraj sonoj estas malklaraj.

Sed ĉu la fonologia sistemo de sonoj en Esperanto estas plurkontinenta? Nepre jes, ĉar lingvotipoj ĉiukaze ne limiĝas per kontinentoj. Do la Esperanta sonsistemo estas tre normala kaj malspeciala, kvankam iom malfacile lernebla, kp. kion mi skribis pri silaba strukturo. Oni povas ankaŭ aldoni la simplan aferon ke Esperanto distingas fonologie inter voĉaj plozivoj (b, d, g) kaj senvoĉaj plozivoj (p, t, k), kontraŭe al ekz. la suoma kaj sameaj lingvoj.

Aliaj aspekto de la Esperanta fonologio povas esti la akcento, kiu ĉiam estas en la antaŭlasta silabo. Sed kio estas akcento? Diversaj lingvoj havas diversajn manierojn fari akcenton, do akcento kiel fenomeno ne estas unueca tra la mondo. Multaj lingvoj eĉ ne havas t.n. akcentitajn silabojn.

KIO DO FACILAS?

Do Esperanto strukture tre similas al kelkaj vaste konataj lingvoj kiuj troviĝas en Eŭropo, kaj ĝi similas al kelkaj malpli vaste konataj lingvoj kun similaj strukturoj en aliaj kontinentoj. En praktiko Esperanto tamen ĉiukaze similus pli al kelkaj lingvoj ol al aliaj lingvoj, kaj tio signifas ke Esperanto neniam povus esti gramatike "neŭtrala".

Esperanto ankaŭ ne havas facilan kaj malkomplikan gramatikon, nek morfologie, nek sintakse, nek fonologie.

Aliflanke la lingvo povas esti relative facila pedagogia objekto. La supraĵa aspekto de la lingvo, ekz. la rilato inter la vortoj ŝi kaj ŝia, havas facile lerneblan strukturon: Oni prenu pronomon, oni prenu a-finaĵon, kaj oni kunmetu ilin. Kaj kiam oni do havas la pretan posedan pronomon, ĝi kondutas kiel normala adjektivo, kun -j en pluralo kaj -n en akuzativo.

Tio estas facile lernebla, kaj la pedagogie plej gravaj partoj de la gramatiko estas sumeblaj per manpleno da reguloj, kvankam tiu manpleno iom varias je grandeco kaj enhavo laŭ la gepatra lingvo de la lernanto.

Kaj tio gravas, ĉar kvankam la plena strukturo de la lingvo estas komplikega kaj eĉ ne plene esplorita de lingvistoj, la unuaj paŝoj de lernado estas pli facile regeblaj. Kaj kiam oni jam ekregas iom de iu lingvo, estas pli facile pli lerni kaj pli regi tiun lingvon. Apenaŭ estas hazardo ke homoj jam post mallongaj kursoj kapablas paroleti Esperanton.

Konklude indas strikte distingi inter la ĝenerala lingvosistemo kaj la pedagogie selektitaj partoj de la lingvosistemo. La relativa facileco de Esperanto kuŝas en tiuj pedagogiaĵoj. Do Zamenhof ne faris senkomplikan lingvon, sed en la kurse instruata parto de la lingvo li inkludis pedagogiajn agrablaĵojn. Pro tiuj la lernado de Esperanto estas relative facila, kaj ne pro la ĝenerala lingvosistemo.

1 comentario:

VerdaStelo dijo...

Vi pravas, amiko. Se Esperanto vere estus tiom facila, kiom oni reklamas, ne estus tiom da eternaj komencantoj kiel mi.

Mi venas el Azio kaj parolas iomete da Esperanto.