6 ago 2007

CXILIANO ESTAS MEMBRO DE UEA-ESTRARO

Toño dum la lasta landa renkontigxo


Hodiau estis disdonita la rezulto de la vocxdonado de la komitatanoj de Universala Esperanto-Asocio. Ekde nun kaj por la venontaj tri jaroj, nia samideano José Antonio Vergara membros en la UEA-Estraro.


Li farigxis do la unua cxiliano, kiu partoprenas en la pinta organo de la Esperanto-Movado tutmonda.


Ekde via lando, ni elkore gratulas vin Toño, pro via sukceso en la balatado!!!