14 nov 2009

ENCUENTRO EN SANTIAGO - RENKONTIĜO EN SANTIAGO

El domingo 29 de noviembre desde la 15.30 y hasta las 19 horas nos reuniremos en la Plaza Brasil, Santiago Centro ( av. Brasil con Huérfanos). Busca el letrero o la bandera!!!! Te esperamos...

La dimanĉon 29an de novembro, ekde la 15.30 kaj ĝis la 19a horoj, ni kunvenos ĉe Placo Brazilo, Centra Santiago ( avenuo Brazilo kaj Huérfanos) . Serĉu la afiŝon aŭ la flagon!!! Ni atendos vin

E-mail/ E-poŝtoj : varasleo(a)gmail.com; yuriromanov(a)gmail.com, dolichocephalus(a)gmail.com, dmunozg(a)gmail.com, prezidanto(a)esperanto.cl

5 nov 2009

UNUA JUNURALA ESPERANTO RENKONTIĜO DE ĈILIO


PIKARKIN’ (SAN FRANCISCO DE MOSTAZAL),

5 AL 7 DE FEBRUARO DE 2010


PLI DA INFORMOJ :
http://www.esperanto.cl/eo/junulara_renkontigho

INFORMOJ PRI LA EJO :
http://www.picarquin.cl

ĜENERALA CELO

Kunvenigi eksterlandajn kaj ĉiliajn gejulojn, kiuj parolas aŭ lernas Esperanton, en agrabla kaj integriga, aktive vivigante la valorojn kulturajn kaj spiritajn de la esperanta movado.

SPECIFAJ CELOJ

1. Disvastigi la Internacian Lingvon inter la ĉilia junularo.

2. Plibonigi la parolan lingvo-praktikon de Esperanto, inter tiuj kiuj parolas aŭ lernas Esperanton.

3. Okazigi ĉeestan kurson, kiu permesas la interagadon personan, inter gejunuloj kiuj parolas aŭ lernas esperanton, laŭ la alpropiga lingvo-nivelo.

4. Diskonigi la esperantistan kulturon al la ĉilia junularo.

5. Doni ilojn por memlernado de Esperanto.

6. Starigi spacpojn por reciproka interkonigado de junuloj kaj plenaĝuioj kiuj partoprenas en la ĉilia esperanto-movado.

KONDIĈOJ:
Ne bezonatas la scipovon de Esperanton, sed ja la dezirojn ĝui la eventon kaj ĝin lerni.

Aĝo ne estas limo, povas atendi gejulunojn ĝis 107 jaroj... pli aĝuloj ni povus havi problemojn. ....

METODOLOGIO

La renkontiĝo okazos kiel tendumado en la Monda Skolta Centro Picarquín (Pikarkin’), lokita 75 kilometrojn sude de Santiago de Ĉilio; loko inda por fari ekskursojn, kun neĝejoj, manĝejo kaj duŝejoj kun varma akvo, ktp. Kiu permesas pro la komodeco realigi nian junularan renkontiĝon en bona nivelo.

En la renkontiĝo oni okazigos esperanto-kursojn laŭ la nivelo de la ĉeestantoj: Baza ( por ne sciantoj ), Progresiga kaj Fluparolantoj . Ni havos konkursojn, feston, ekspoziciojn, teatraĵojn, muziko ktp pri la Internacia Lingvo kaj pri la Ĉilia kaj Monda Esperanto-Movadoj.

KOSTOJ

La budĝeto supozas la ĉeeston de almenaŭ 10 personoj; do, se estas pli grana nombro da partoprenantoj ni povas aldoni pliajn tagojn aŭ eĉ malgrandigi la kostojn kaj redoni la krompagon.

La tuta kosto estas CL$26.000 (33,50€ ó US$45), kiu enhavas la manĝaĵojn ( maten-, tag-, kaj vespermanĝoj laŭ la plej kvalita menuo); luon de kunvenejo, kaj eblecojn por uzi naĝejojn kaj varm-akvajn duŝejojn. Kromaj kostoj aldonadas se vi volas lui tendojn, kromajn manĝaĵojn aŭ lui ĉambron por dormi.

PAG-FORMOJ:

Je la 30an de novembro 2009

$6.000

Je la 30 de decembro 2009

$6.000

Je la 15 de januaro 2010

$6.000

Je la 30 de januaro 2010

$6.000

Je la eniro al Pikarkin’

$2.000

· Eblas pagi ĝis 6 kvotoj la kostojn per kreditkarto-pago. La Kredit-kartoj uzendaj estas Visa, Mastercard, Diners’ Club, Magna, Américan Express, kaj komercaj kartoj Presto kaj Ripley. Por uzi ĉi sistemon, vi devas klaki sur http://www.esperanto.cl/eo/junulara_renkontigho

· Eblos pagi ankaŭ en US$, sed ne en eŭroj, en speciala lig-butono kiun ni aldonos en la sama paĝo.

· Ankaŭ eblos uzi depon-konto je la vido Nº 3010-34-03474-1 ĉe Banco del Desarrollo, je la nomo de Héctor Campos Grez.

· Por elektronikaj transferoj petu la personan identigan numero de la Prezidanto per e-poŝto ĉe prezidanto@esperanto.cl

EJO

La ejo apartenas al la Monda Skolta Oficejo, kaj tie oni okazigis mondajn eventojn kiel la Monda Skolta Ĵamboreo 1999ª kie en la sama loko tendumadis ĉ. 32 000 gejunuloj el la tuta mondo.

Ĝi situas 75 kilometrojn sude de Santiago de Ĉilio, kaj atingeblas per aŭto, busoj kaj metro-trajno. Oni devas kompreneble preni buseton se vi haltas ĉe la ĉefa tutamerika ŝoseo, kaj de tie oni povas preni taksiojn aŭ busetojn kiuj alportos vin ĝis la ejo mem aŭ proksime je 1 km. Eblas do, iri serĉi vin al la ĉefa ŝoseo, se vi telefonas nin!!!

Por vidi kiajn instalaĵojn havas ĝi, vizitu la ttt-ejon ĉe http://www.picarquin.cl

MANĜAĴ-SISTEMO:

La partopren-kotizo enhavas la manĝaĵ-kostojn laŭ la plej kvalita menuo disponebla. Oni devas iri ĝin preni al la manĝejo. Ne eblas kunporti manĝaĵojn al kunven-salonoj.

Eblas ankaŭ peti manĝaĵojn por vegetaranoj kaj veganoj sen kroma kosto, laŭ informoj donitaj.

Eblas ankaŭ memkuiri manĝajojn kaj do eblas malpligi la kotizon ĝis $7.000, sed vi mem devos kunporti manĝajojn kaj ĉio, kio bezonatas por tion fari. En la ejo ne eblas fari fajron, do kunportu butanaĵojn. Eblas lui potojn kaj hejtilojn, kontraŭ krompago. En la proksimeco de Pikarkin’ estas magazeno, kie eblas aĉeti manĝaĵojn ( ĉ. 1 km ekster la ejo)

DORMEJOJ

La evento estas organizata kiel tendumado, do kunportu vian tendón kaj dormosakon. Se vi ne havas tendon, interkonsentu inter aliaj partoprenontoj pri kuna uzado de tendo. Eblas ankaŭ lui tie tendon por 4 ĝis 8 personojn per kroma pago.

Same eblas lui ĉambron por 4, 6, 8 ĝis 22 personoj kaj la kosto estas inter $6.000 ĝis $7.800 po persono/tage .

VALUTO

La ĉilia peso kurzas nun 530 po Usona dolaro; aŭ 740 po eŭro. En Pikarkin ne eblas ŝanĝi eksterlandan monon, do vi devos kunporti la necesan ĉilian monon por via restado tie.