20 mar 2010

Visita de Esperantista Aleman - Vizito de Gemana Esperantisto

Hoy Sábado nos encontraremos con el esperantista y viajero Jiri Proskovec en Santiago, en la tarde entre las 15 y las 19horas. Si quieres conocerle y practicar esperanto contactate con Iván Mättig al 6079257.

Ni renkontiĝos hodiaŭ sabate, en Santiago al germana esperantisto kaj vojaĝemulo Jiri Proskovec. La renkontiĝo okazos vespere inter la 15 kaj 19 horoj.
Se vi interesiĝas renkonti lin kaj praktiki esperanton, kontaktu Ivan Máttig al 6079257.

17 mar 2010

IJK-2011 okazos en Ukrainio !!

TEJO ĝojas anonci, ke la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Ukrainio. Tio estis decidita dum lasta reta estrarkunveno.

La aranĝo okazos en julio 2011 proksime al Kievo, la ĉefurbo de Ukrainio.
La kongresejo troviĝas proksime al la Kieva akvo-rezervejo (grandega artefarita lago kun 922 km2).

La organizan teamon kreos UkrEA (Ukraina Esperanto-Asocio) kaj ULEJ (Ukraina Ligo de Esperantista Junularo).

Tio estos la unua IJK en Ukrainio - sed espereble kun rekorda nombro de partoprenantoj.