22 feb 2010

SOMERA ESPERANTO-RENKONTIĜO

La invito al partopreno en somera esperanto renkontiĝo ricevis grandan eĥon inter la ĉiliaj geesperantistoj, sed fakte malmultaj alvenis al la ejo mem. Eble la dato ne estis la plej taŭga aŭ niaj esperantistoj ne estas alkutimiĝita al pago por partopreno en esperanto-aranĝoj, ĉar ĝis nun la politiko de la Asocio estas partopreno senkosta.

Malgraŭ tio homoj alvenis, kaj la animo estis ege bona. Ni faris fulmotondran esperanto-kurson, kaj interkonatiĝis. Ni dissendis per ustream sistemo parton de nia kunveno, kaj vespere klopodis babile rete per skype kaj echolink (radioamatora programo por reta babilado) sed la konekto ne estis sufiĉe bona, kaj ni ofte falis, malebligante la konversacion.

La loko estis ja varma kaj venta, kaj sufiĉe agrabla. Sed esperantistoj ĉiliaj devos alkutimiĝi al tendumado!!!

Certe venontjare ni denove renkkontiĝos en alia loko por nova somera esperanto-tendumado. Konsideru la duan semajnfino de februaro 2011a por nia esperanto-tendumado!!!

12 feb 2010

Komencis la renkontigho

Hodiau komencis la unua somera renkontigho, originale pensita kieljunulara renkontigho finfine igis nur somera.

Malmultaj homoj alvenis, sed la animo estas ege bona.

Pliaj novaghoj poste.

2 feb 2010

Renkontiĝo la 12 al 14 Februaro 2010- Encuentro desde el 12 al 14 Febrero 2010


Por problemas ajenos a nuestra responsabilidad el encuentro de este fin de semana en Picarquin deberá ser atrasado en una semana quedando definitivamente para el fin de semana del 12 al 14 de febrero, al medio dia, para que puedan celebrar el día de san valentin debidamente. Esta vez, el costo será más bajo, dado que por ser menos de 20 personas, no hay posibilidad de que nos den comida en el casino, por lo que tendremos que cocinar nosotros. El costo será de $8.000 más la alimentación y se pagará en el lugar.

Pro kialoj ekster nia respondeco, ni devos prokrasti nian renkontiĝon je unu semajno, do la renkontiĝo okazos la venontan vendredon 12an ĝis la dimanĉo 14 antaŭ tagmanĝo. La kostoj estos nur $8.000 kaj pageblas surloke kaj ni devos mem kuiri niajn manĝaĵojn.

Jen ni disponigas la formularojn por alighi al la junulara renkontigho.


  1. formulario de inscripción - Alighilo(formato Office 2007

  2. formulario de inscripción - alighilo(formato Office 97-2003)

  3. formulario de inscripción - alighilo (formato pdf)

  4. informaciones generales (formato Office 2007

  5. informaciones generales (formato Office 97-2003)

  6. informaciones generales (formato pdf)