22 feb 2010

SOMERA ESPERANTO-RENKONTIĜO

La invito al partopreno en somera esperanto renkontiĝo ricevis grandan eĥon inter la ĉiliaj geesperantistoj, sed fakte malmultaj alvenis al la ejo mem. Eble la dato ne estis la plej taŭga aŭ niaj esperantistoj ne estas alkutimiĝita al pago por partopreno en esperanto-aranĝoj, ĉar ĝis nun la politiko de la Asocio estas partopreno senkosta.

Malgraŭ tio homoj alvenis, kaj la animo estis ege bona. Ni faris fulmotondran esperanto-kurson, kaj interkonatiĝis. Ni dissendis per ustream sistemo parton de nia kunveno, kaj vespere klopodis babile rete per skype kaj echolink (radioamatora programo por reta babilado) sed la konekto ne estis sufiĉe bona, kaj ni ofte falis, malebligante la konversacion.

La loko estis ja varma kaj venta, kaj sufiĉe agrabla. Sed esperantistoj ĉiliaj devos alkutimiĝi al tendumado!!!

Certe venontjare ni denove renkkontiĝos en alia loko por nova somera esperanto-tendumado. Konsideru la duan semajnfino de februaro 2011a por nia esperanto-tendumado!!!

No hay comentarios.: