28 nov 2005

OKULT-VITROJ

Okulvitroj estis iam signo de granda saĝo - nun tamen pli estas signo de malfortiĝanta spirita kapablo. Sed rigardu la bildon sube - estas detalo el altarbildo germana el la jaro 1404, kaj la artisto pentris unu el la apostoloj kun okulvitroj!

Sed tio tamen ne estas ebla. La unua, kiu priskribis pligrandigilan vitron ( laŭ nia scio) estis araba fizikisto Alhazen, kiu vivis en Egiptio ĉirkaŭ la jaro 1000, kaj kiam liaj verkoj tradukiĝis al la latina, ili trovis sian vojon al la monaĥejoj de Eŭropo, kaj en la komenco de la 13a jarcento ni havas la unuan sciigon pri okulvitroj el monaĥejoj en Anglio, Germanio kaj Italio. Ni ne konas la nomon de la farinto, sed fakto estas, ke la 23an de februaro 1305 Giordano de Rivalto, manaĥo el Piso, sur la pupitro de Santa Maria Novella en Firenco deklaris, ke ankoraŭ ne pasis dudek jaroj post unu el la plej grandaj artaĵoj de la mondo eltroviĝis - la arto fari okulvitrojn. Nun denove tiuj skribosciaj kaj artomeritaj monaĥoj kiuj pro malforta vidkapablo devis ĉesi la arton kopii manuskriptojn, povis repreni plumon kaj penikon kaj denove krei belegajn librojn pri kiuj ili estis famaj. Nur 200 jaroj poste, Gutemberg celis per sia arto krei librojn same belajn kiaj estis la mane kopiitaj.

Sed la arto de Gutemberg pligrandigis la bezonon de okulvitroj. Jam en la 1400-jaroj amasproduktiĝis okulvitroj en Nurnbergo, Venecio kaj Harlem. Unue nur konveksaj lensoj - sed kiam ankaŭ la konkavaj venis- la problemo teni ilin surloke pligrandiĝis. Voltaire diras en Kandido, ke "en tiu ĉi mondo plej bona el ĉiuj, ĉio havas sian intencon, ĉio kreiĝis por tiu celo. Rigardu nur la nazo, ĝi estas kreita por teni la okulvitrojn."

Tamen -problemo restis: Kiel zorgi, ke la okulvitroj ne malsuprenfalas. En Italio oni fiksis stagneton al la okulvitroj, kaj premis tiun sub la ĉapelon aŭ fiksis ĝin per rubando ĉirkaŭ la kapo. En Hispanio, oni preferis rubandojn silkajn noditajn post la oreloj, dum la ĉinoj havis ŝnurojn kun malgrandaj pesiloj kiuj pendis malantaŭ la oreloj. Kaj 350 jaroj pasis antaŭ ol angla optikisto ekhavis la ideon alligi stangetonjn per fleksibla kunligo, tiel kiel ni hodiaŭ konas.

Kaj la okulvitroj fariĝis modo. En Hispanio, aristokratinoj sin beligis per grandaj okulvitroj noditaj per silkrubandoj al la oreloj tiel ili volis gajni respekton. Sed en aliaj landoj virinoj malvolonte sin montris publike kun okulvitroj - tiam devis esti eleganta monoklo sur stango.

Kaj monoklo sen stango ankaŭ venis el Anglio kaj estis ties kontribuo al la modo: Bezonata estis militista konduto kaj aspekto de alta estimo por porti tian okulvitron! Sed pro tio tiuj vere kreis modon - kaj la monokloj estiĝis parto de la ekipaĵo por oficiroj germanaj kaj rusaj. La modo tamen ne transvivis la duan mond-militon.

La meza klaso bezonis ion pli praktikan,. kaj ekuzis "pince-nez" okulvitron kun tenilo kiu premiĝi al la nazo. Kaj elegantaj sinjorinoj aspektis timigaj kun siaj stang-okulvitroj, dum junaj virinoj kun malforta vidkapablo suferis multon- ĉar okulvitroj estis malfemininaj, nebelaj. Neniu viro sin turnu por ĵeti duan rigardon al junulino kun okulvitroj!!

Tiam venis la sunokulvitroj - kaj ŝanĝis la tuton. Kaj nun, kiu bezonas okulvitron, uzas ĝin senĝene, ĉar eĉ oni ne bezonas stangojn por teni ilin fiksitaj. Ili jam ne plu havas markojn, kie estas la vitroj. Eĉ vitrojn ili malhavas, ĉar estas plastaj, kaj permesas ŝanĝi eĉ vian okulkoloron, se vi ne ŝatas vian naturan okulkoloron, eblas aĉeti bluajn, nigrajn, helbluajn, verdajn, oranĝajn, brunajn, violajn, ruĝajn kaj eĉ blankajn "novajn okulojn" por beligi sin. Feliĉe! Kaj ni sendu dankan penson al tiuj kiuj unue komencis tiun evoluon!!!!

No hay comentarios.: